Enmigrado en Usonon

La libera enmigrado en Usonon daŭris de malkovro de Ameriko ĝis 1882, kiam aperis la unuaj limigaj leĝoj.

Ekde historia komenco de Usono, la enmigrantoj certigis la laborforton, kapitalon kaj scion. La nombro de la enmigrantoj estis ĝis 1780 entute 500.000, poste ĝis 1845 estis averaĝe po 100.000 personoj jare, post finiĝo de la interna milito kaj danke al la eksploda evoluo, la nombro de la enmigrantoj estis ekde 1880 ĝis 1914 ĉ. 500.000 ĉiujare. rekorda jaro estis 1907, kiam trapasis la limon 1,2 milionoj da homoj.

En 1882 alvenis 789.000 homoj en Novjorkon, ĉefe anglosaksoj, germanoj. Oni kalkulas, ke en la 19-a jarcento enmigris la Usonon ĉ. 19 milionoj da homoj. Oni notas la enmigrantoj ekde 1820.

Komence (18-a jc.) la elmigrantoj estis ofte kontraktitaj servutuloj t.e. iu pruntis monon por ilia elmigradaj kostoj, kiun ili forlaboris dum 4-5 jaroj, tiel repagante la prunton (tiel ne aperis la sklaveco norde).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search